Konsiloj pri spirita lukto de sankta Faŭstina Kowalska

483x309

«Filino mia, mi volas instrui vin pri la spirita lukto.

1. Neniam fidu vin mem, sed konfidu vin tute al Mia volo.

2. En forlaso, en mallumo kaj en duboj ĉiuspecaj, turnu vin al Mi kaj via spirita direktoro, kiu ĉiam respondos al vi en Mia nomo.

3. Ne komencu disputi kun ia tento, tuj fermu vin en Mia Koro kaj unuafoje malkaŝu ĝin al la konfesanto.

4. Metu mem-amon en la malsupran punkton por ke vi ne poluu viajn agojn.

5. Portu vin tre pacience.

6. Ne forgesu la internajn mortigojn.

7. Ĉiam pravigu en vi mem la opinion de viaj superuloj kaj de via konfesanto.

8. Foriru de la murmuroj, kiel de la pesto.

9. Lasu aliajn konduti tiel, kiel ili volas, vi kondutu tiel, kiel mi volas vin.

10. Observu la regulon plej fidele.

11. Post ricevo de ĉagreno, pensu pri tio, kion vi povus fari bonon por la homo, kiu kaŭzis al vi tiun suferon.

12. Evitu disiĝon.

13. Silentu, kiam vi estas riproĉita.

14. Ne petu opinion de ĉiuj, sed tiun de via spirita gvidanto; estu same sincera kaj simpla kun li kiel infano.

15. Ne senkuraĝigu vin pro ingrateco.

16. Ne demandu kun scivolemo la vojojn, tra kiuj mi kondukas vin.

17. Kiam tedado kaj senkuraĝo frapas vian koron, forkuru de vi mem kaj kaŝu en Mia Koro.

18. Ne timu la batalon; kuraĝo sole ofte timigas tentojn, kiuj ne kuraĝas ataki nin.

19. Ĉiam batalu per la profunda konvinko, ke mi estas apud vi.

20. Ne lasu vin gvidi senton, ĉar ĝi ne ĉiam estas en via potenco, sed la tuta merito kuŝas en la volo.

21. Ĉiam submetiĝu al superuloj eĉ en la plej malgrandaj aferoj.

22. Mi ne delogas vin per paco kaj konsoloj; prepariĝi al grandaj bataloj.

23. Sciu, ke vi estas nun sur la scenejo, kie vi estas observata de la tero kaj de la tuta ĉielo; batalu kiel kuraĝa batalanto, por ke mi donu al vi la premion.

24. Ne timu tro, ĉar vi ne estas sola

Kajero n. 6/2 de Fratino Faustina