Mesaĝo donita al Medjugorje la 25an de aprilo 2018

Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi invitas vin vivi vian novan vivon kun Jesuo. La Resurektinto donu al vi la forton, por ke vi estu ĉiam forta en la provoj de la vivo kaj fidela kaj persista en la preĝado, ĉar Jesuo vin savis per Siaj vundoj kaj per Sia reviviĝo donis al vi novan vivon. Preĝu, infanetoj kaj ne perdu la esperon. Estu ĝojo kaj paco en viaj koroj, atestu pri la ĝojo esti mia. Mi estas kun vi kaj mi amas vin ĉiujn per mia patrina amo. Dankon pro akcepti mian vokon."