Mesaĝo donita al Medjugorje la 25an de julio 2018

“Karaj infanoj! Dio vokis min por konduki vin al Li, ĉar Li estas via forto. Tial mi invitas vin preĝi al Li kaj fidi Lin, ĉar Li estas via rifuĝo kontraŭ ĉiu malbono, kiu kaŝas sin kaj forkondukas la animojn de la graco kaj ĝojo, al kiu vi estas vokita. Infanetoj, vivu la Paradizon ĉi tie sur la tero, por ke vi fartu bone kaj la ordonoj de Dio estu la lumo sur via vojo. Mi estas kun vi kaj mi amas vin ĉiujn per mia patrina amo. Dankon pro respondo al mia voko."