Mesaĝo donita al Medjugorje la 2an de aprilo 2016

“Karaj infanoj, ne havas korojn malmolajn, fermitajn kaj timplenajn. Permesu al mia patrina koro lumigi ilin kaj plenigi ilin per amo kaj espero, tiel ke mi, kiel patrino, mildigas viajn dolorojn, ĉar mi konas ilin, mi spertis ilin. Doloro kreskas, ĝi estas la plej granda preĝo. Mia Filo precipe amas tiujn, kiuj suferas. Li sendis min por mildigi viajn dolorojn kaj alporti esperon al vi. Fidu Lin. Mi scias, ke estas malfacile por vi, ĉar ĉirkaŭ vi vi vidas nur mallumon, pli kaj pli da mallumo. Miaj infanoj, necesas venki lin per preĝo kaj amo. Kiuj amas kaj preĝas, ili ne timas, ili havas esperon kaj kompatan amon, ili vidas la lumon, ili vidas mian Filon. Kiel miaj apostoloj, mi invitas vin provi esti ekzemplo de kompatema amo kaj espero. Preĝu ĉiam, denove, por havi pli kaj pli da amo, ĉar kompatema amo alportas la lumon, kiu venkas ĉian mallumon, ĉian mallumon, alportas mian Filon. Ne timu, vi ne estas sola, mi estas kun vi. Bonvolu preĝi por viaj paŝtistoj, ke ili havu amon ĉiam, por ke kun amo ili faru laborojn por mia Filo, per li kaj rememore al li. Mi dankas vin. "