Mesaĝo donita al Medjugorje la 2an de novembro 2017

Karaj infanoj,
Rigardante vin kunvenintaj ĉirkaŭ Mi, via Patrino, mi vidas multajn purajn animojn, multajn el miaj infanoj, kiuj serĉas amon kaj konsolon, kiujn tamen neniu proponas al ili. Mi vidas ankaŭ tiujn, kiuj faras malbonon: ĉar ili ne havas bonan ekzemplon, ĉar ili ne konis mian Filon, la bonon, kiu silente disvastiĝas tra la puraj animoj, la forton, kiu regas ĉi tiun mondon. Pekoj estas multaj, sed estas ankaŭ amo!

Mia filo sendas vin al Mi, la patrino, por instrui vin ami kaj kompreni, ke vi ĉiuj estas fratoj. Li deziras helpi vin. Apostoloj de mia amo, vigla deziro al kredo kaj amo sufiĉas por ke mia Filo vin akceptu: tamen vi devas esti indaj, havu bonan volon kaj malfermu korojn.

Mia Filo eniras malfermitajn korojn. Mi, kiel Patrino, volas, ke vi sciu pli pri mia Filo, Dio naskita de Dio, por ke vi komprenu la grandecon de Lia amo, kiun vi tiom bezonas.

Li prenis sur si viajn pekojn, akiris elacxeton por vi kaj petis vin ami unu la alian. Mia Filo estas amo. Li amas ĉiujn homojn sen distingo, virojn de ĉiuj landoj kaj ĉiuj popoloj. Se vi vivus, infanoj miaj, la amo de mia Filo, Lia regno estus jam sur la tero, tial apostoloj de mia amo preĝas, preĝu, ke mia Filo kaj Lia amo estu pli proksimaj, por povi esti ekzemplo de amo kaj povi helpi ĉiujn, kiuj Lin ankoraŭ ne konis. Neniam forgesu, ke mia Filo, sola kaj triunua, amas vin. Preĝu kaj amu viajn paŝtistojn. Dankon.