Mesaĝo donita al Medjugorje la 25an de februaro 2017

“Karaj infanoj! Hodiaŭ mi invitas vin vivi vian fidon profunde kaj preĝi al la Plejaltulo por fortigi ĝin, por ke ventoj kaj ŝtormoj ne povu rompi ĝin. La radikoj de via fido estas preĝo kaj espero en eterna vivo. Jam nun, infanoj, laboru pri vi mem, en ĉi tiu tempo de graco, en kiu Dio donas al vi gracon, por ke per rezigno kaj alvoko al konvertiĝo vi estu homoj kun klara kaj persista fido kaj espero. Dankon, ke vi respondis al mia alvoko ”.