Mesaĝo donita al Medjugorje la 25an de februaro 2018

“Karaj infanoj! En ĉi tiu tempo de graco mi invitas vin ĉiujn malfermi vin kaj vivi la ordonojn, kiujn Dio donis al vi, por ke, per la sakramentoj, ili gvidu vin sur la vojo de konvertiĝo. La mondo kaj la tentoj de la mondo provas vin; vi, infanetoj, rigardu la kreitaĵojn de Dio, kiujn en beleco kaj humileco Li donis al vi, kaj amu Dion, infanetoj, antaŭ ĉio kaj Li gvidos vin sur la vojo de savo. Dankon pro tio, ke vi respondis al mia voko”.