Mesaĝo donita al Medjugorje la 25an de marto 2016

“Karaj infanoj! Hodiaŭ mi alportas al vi mian amon. Dio permesis al mi ami vin kaj pro amo inviti vin al konvertiĝo. Infanetoj, vi estas malriĉaj en amo kaj vi ankoraŭ ne komprenis, ke mia Filo Jesuo pro amo donis sian vivon por savi vin kaj doni al vi eternan vivon. Tial preĝu infanetoj, preĝu, por povi kompreni la amon de Dio en preĝo. Dankon, ke vi respondis al mia alvoko. "