Mesaĝo donita al Medjugorje la 25an de novembro 2017

"Karaj infanoj! En ĉi tiu tempo de graco mi invitas vin al preĝo. Preĝu kaj serĉu pacon, infanoj. Tiu, kiu venis ĉi tien sur la teron, por doni al vi Sian pacon, sen diferenco, kiu vi estas aŭ kio vi estas - Li, mia Filo, via frato - per mi invitas vin al konvertiĝo, ĉar sen Dio vi havas nek estontecon nek eternan vivon. Tial kredu, preĝu kaj vivu en graco kaj en antaŭĝojo de via persona renkonto kun li. Dankon pro ke vi respondis al mia voko ".