Mesaĝo donita al Medjugorje la 25an de septembro 2016

bildo

“Karaj infanoj! Hodiaŭ mi invitas vin al preĝo. Preĝo estu vivo por vi. Nur tiel via koro pleniĝos de paco kaj ĝojo. Dio estos proksima al vi kaj vi sentos lin en via koro kiel amiko. Vi parolos kun Li kiel kun iu, kiun vi konas kaj, infanetoj, vi sentos la bezonon atesti, ĉar Jesuo estos en via koro kaj vi kuniĝos en Li. Mi estas kun vi kaj mi amas vin ĉiujn per mia patrina amo. . Dankon pro tio, ke vi respondis al mia voko”.