Mesaĝo de la 25-a de decembro 2016 donita en Medjugorje

bildo

“Karaj infanoj! Kun granda ĝojo hodiaŭ mi alportas al vi mian Filon Jesuo, por ke Li donu al vi Sian pacon. Infanetoj, malfermu viajn korojn kaj estu ĝojaj, por ke vi povu bonvenigi ĝin. La ĉielo estas kun vi kaj batalu por paco en viaj koroj, en familioj kaj en la mondo kaj vi, infanetoj, helpu ĝin per viaj preĝoj, por ke ĝi estu tia. Mi benas vin per mia Filo Jesuo kaj mi invitas vin ne perdi la esperon kaj ke via rigardo kaj via koro estu ĉiam turnitaj al la ĉielo kaj al la eterneco. Tiel vi estos malfermita al Dio kaj Liaj planoj. Dankon pro tio, ke vi respondis al mia voko”.