Monda Tago de Geavoj kaj Maljunuloj, la Eklezio decidis pri la dato

Dimanĉo la 24-an de julio 2022 estos festita tra la universala Eklezio la II Monda Tago de Geavoj kaj Maljunuloj.

La novaĵon donis la gazetara oficejo de Vatikano. La temo elektita de la Sankta Patro por la okazo - legas la gazetara komuniko - estas "en maljunaĝo ili ankoraŭ donos fruktojn" kaj intencas emfazi kiel geavoj kaj maljunuloj estas valoro kaj donaco kaj por la socio kaj por ekleziaj komunumoj.

„La temo estas ankaŭ invito rekonsideri kaj taksi geavojn kaj maljunulojn tro ofte tenatajn rande de familioj, civilaj kaj ekleziaj komunumoj – daŭrigas la noto – Ilia sperto de vivo kaj kredo povas, fakte, kontribui al konstruado de la socio konscia pri iliaj radikoj kaj kapablaj revi pri pli unuiĝinta estonteco. La invito aŭskulti la saĝon de la jaroj ankaŭ estas aparte signifa en la kunteksto de la sinoda vojaĝo, kiun la Eklezio entreprenis".

La Dikasterio por Laikoj, Familio kaj Vivo invitas paroĥojn, diocezojn, asociojn kaj ekleziajn komunumojn el la tuta mondo trovi manierojn por festi la Tagon en sia propra paŝtista kunteksto kaj por tio ĝi poste disponigos kelkajn specialajn paŝtistajn ilojn.